Printempo nova kaj sonoro nova! Ĉi kanto sonu kiel fajf' plenblova, aŭdita ofte ĉe l' somersun-falo en eta urb' malnova, laŭ kanalo. La dom' mallumis, sed la strat' senbrua kolektis la krepuskon. Bril' malfrua restis ĉiele. Blanka orbrilado falis fenestren super la fasado. Nun kantis bubo, kiel tub' orgena, skuiĝis sonoj en maturo plena, kiel ĉerizoj junaj, se l' zefiro ekvagas boske, por promena iro. Tra pontoj, akvobordoj malrapide li iris vage, kaj li junbirdide fajfadis ĉie, sen konscio vera pri l' propra ĝojo pro l' ripoz' vespera. Pri ĝi laculoj ĉe l' vespera tablo aŭskultis kiel pri malnova fablo, ridete; kaj fenestroferma mano hezitis nun, dum fajfis la infano. |